„ La ĉiama sinokupo de patrinoj, taŭge kaj dece vesti la kreskantan aron de idoj estas neenviinda ekskluzivaĵo de la malriĉuloj; sed sekve de la porciado kaj uzado de kuponoj, la tualetaj embarasoj de la civilizita (!) homo lastatempe fariĝis pli universalaj, kaj en la nuna tempo estus malfacile trovi en Eŭropo homon, kiun ne tuŝas la problemo, dece sin vesti. Ĉi tiu verko, kies memstarajn ĉapitrojn ligas fadeno de komuna intereso pri la ĝenaĵoj de unu homo rilate al la vestoj, tial nepre posedas ĝeneralan allogon. Precipe en la unuaj ĉapitroj, kie la aŭtoro prezentas la embarasojn kaj turmentiĝojn de juna knabo, kiu devas sin prezenti antaŭ siajn kameradojn en aliigitaj vestoj de pliaĝuloj, oni admiras la genian klarvidon en la psikologion de la infano. Kiom la patrinoj komprenas siajn infanojn; sed kiom da subtilaj pensfluoj evitas ilian perceptemon! La tradukinto kaj la kontrola instanco Literatura Komitato de F.L.E. bonege plenumis sian taskon, disponigi al la Esperanta publiko efektive legindan kaj havindan libron. Lingve kritikindaj eroj preskaŭ ne ekzistas en ĝi. Preso kaj aspekto de la libro estas bonaj, kaj mi rekomendas la verkon. ”
„ Ĉi tiu libro estas el la serio eldonita de la Asocio de Laboristaj Esperantistoj, kiu jam enhavas tiajn librojn kiaj— inter aliaj Fontamara, Kulio, La Hispana Tragedio kaj La Perfido —kaj ĉi tiu plene meritas sian lokon inter tiuj bone konataj libroj. La aŭtoro prezentas al ni “laĉon da simplaj rememoroj de Joop van Saten, kiu, vivinte pli ol duonan jarcenton, vidas, ke tra lia vivo plektiĝis obstina fadeno el unu sama ĝeno” —kaj tiu ĝeno estas la mizero kaŭzita de la tualetaj problemoj. Malmulto ekscita okazas en la vivo de Joop — jen, ankoraŭ infano, li unue spertas la ĝenon ĉar li devas porti “knabinajn botaĉojn”, jen en la lernejo li hontas ĉar lia pantalono enhavas nur unu poŝon, jen li lerte trompas la kapitanon ĉe la uniform-inspektado kiam li deĵoras en la armeo, jen li mem iĝas patro kiu devas oferi pluvmantelon por fari vestojn por la infano, kiu kompreneble trovos ĝin netaŭga pro ia manko kiun la stultaj plenaĝuloj ne povas kompreni ;
sed el ĉi tiuj kaj similaj etaj ĝenoj kaj triumfoj Thijssen verkis etan majstroverkon. Kelkaj el la historioj estas ja ridindaj, sed la plimulto priskribas la suferojn kaj ĝojojn de Joop tioj klare kaj kun tiom da kompreno pri la reala, sufero
kiun tiuj aferoj povas kaŭzi al impresebla knabo, ke oni estas duone amuzita sed ankaŭ duone kortuŝita. La stilo estas
simpla kaj flua, kiel konvenas al la enhavo, kaj la trafaj desegnoj de Schuurmans aldonas al la ĉarmo de la libro.
La Esperanto estas bona —ne nur en la senco, ke mankas la kutimaj eraroj, sed bona en la senco, ke ĝi mem donas plezuron al tiu, kiu ŝatas la lingvon ; sur preskaŭ ĉiu paĝo troviĝas lertaj parolturnoj aŭ neoftaj kunmetaĵoj, ekzemple, mi estis unu
sperton-pri-vestoj pli riĉa ; la korpokovrilaro ; ĉu vi ne povas pagi monere ; kia ŝaŭmo ili estas ; li estas vizite ĉe S-ro B.; notinda ankaŭ estas la lerta verbigado de substantivoj por eviti la troan uzadon de en libro en kiu la konversacio ludas grandan rolon ; ekzemple, mi prudentas ; ŝi verdiktas ; ni solidaris ; patro akris ; li hipokritas ; kelkaj aliaj citindaj esprimoj estas :— li promenis en sia nuda umaĵo ; ŝi servistinos ; mi instruistas (act as teacher although not officially appointed) ; ĉu vi ankaŭ muelas pri ...? agrablus al mi . . .
Pro la bona lingvo nii povas senhezite rekomendi la libron kiel taŭgan por lernantoj —des pli ĉar ĉiu ĉapitro estas kompleta en si mem—sed ankaŭ lingvospertulo povas lerni multon el ĝi. Egale senrezerve mi rekomendas ĝin al ĉiu kiu volas akiri libron kiu estos legata kaj relegata kun plezuro. ”